Hejma ekonomio (kutime referita kun la aldona parto de nutrado; ankaŭ nomata hejmscienco aŭ familio kaj konsuma scienco) estas studobjekto, kiu traktas la rilaton inter individuoj, familioj, komunumoj kaj la medio en kiu ili vivas [1].
Dum hejmekonomiaj kursoj estis precipe gravaj dum historio, ĉar ili provizis virinojn per la ŝanco ricevi altedukon kaj profesian trejnadon, en mondo kie tiuj opcioj ne estis haveblaj al virinoj, tamen en modernaj tempoj la kampo de hejma ekonomio disponigas esencajn kapablojn por ambaŭ viroj kaj virinoj - kiel kuirado, kudrado, eduko por saĝa konsumismo, nutrado, monadministrado, foje ankaŭ ĝardenado de nutraĵoj, kaj entute la familia ekonomio [2][3].
Klasoj pri hejma ekonomio ekzistas en bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj ĉirkaŭ la mondo, same kiel en faklernejoj kaj centroj de plenkreskuloj [4][5][6].